Golo Mann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Angelus Gottfried Thomas Mann |
Naskiĝo | 27-an de marto 1909 en Munkeno |
Morto | 7-an de aprilo 1994 (85-jaraĝa) en Leverkusen |
Tombo | Kilchberg cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Svislando |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Schule Schloss Salem Wilhelmsgymnasium (en) |
Familio | |
Patro | Thomas Mann |
Patrino | Katharina Mann |
Frat(in)oj | Michael Mann (en) , Klaus Mann, Erika Mann, Monika Mann (en) kaj Elisabeth Mann-Borgese |
Infano | Hans Beck-Mann (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto eseisto historiisto de moderna epoko universitata instruisto |
Verkoj | Wallenstein: His Life Narrated |
Golo MANN (plennome Angelus Gottfried Mann; naskita la 27-an de marto 1909 en Munkeno; mortinta la 7-an de aprilo 1994 en Leverkusen) estis germana historiisto kaj publicisto. Li estis la filo de Thomas Mann, la nevo de Heinrich Mann kaj la frato de Erika Mann kaj Klaus Mann.
Golo Mann studis filozofion kaj historion en Munkeno, Berlino kaj Heidelberg. En la jaro 1932 li doktoriĝis kaj unu jaron poste li kune kun sia familio elmigris al Francio, kie li restis ĝis 1937, poste li venis al Svislando. Tie li vivtenis sin kiel verkisto kaj en la jaro 1940 li fuĝis al Usono, kie li ekde 1942 agis kiel profesoro pri historio en diversaj universitatoj. En 1958 li revenis al Eŭropo. Post mallonga restado en Svislando li fariĝis gastprofesoro en la germana urbo Münster, kaj de 1960 ĝis 1964 li agis kiel profesoro pri politiko en Stutgarto. Post 1964 li dediĉis sin plene al la verkado kaj eldonado. Inter pluraj premioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis en 1968.